Soneto je ago de Bert Diel
Bert telefonis informante 
pri parolado kun bankistoj 
kaj kun koncernaj programistoj 
ili respondis malamante 

esperon oni povas havi 
ŝanĝante la tutan buĝeton 
mi proponas simple forĵeton 
por de malpuraĵoj sin lavi 

modeste mi povas decidi 
pri mia artista kreado 
amasoj ne devas ĝin vidi 

ne Bert ne kun mi tiu ludo 
mi tuj revenas al skribado 
lasante vin kun la bankprudo
Zuriko, la 6an de januaro 1996