Soneto pri vana bezono
ili sin mem tiel nomigas 
"artistoj de la granda arto" 
bufedo gvidas al bonfarto 
kaj same al kreo instigas 

eĉ se mi tre bontaksas senton 
mi tute ne estas envia 
nek pri vivstilo emocia 
evitante perversmomenton 

"por ke akiri la ĉielon 
oni devas drinki mielon" 
"pano kaj vino" - libraj motoj 

en iluziaj anekdotoj
"kreo ne okazas sen mono" 
tio estas vana bezono
Zuriko, la 7an de januaro 1996