mi skribis mallongan proponon sub la titolo "Poezio" eble ĝi estas iluzio ĉu la sponsoro trovos monon? la kostoj estas malmodestaj sed temas pri nobela varo ekskluziva poeziaro tre taŭga por gastoj majestaj kostas nur cent mil svisaj frankoj la prezo enhavas amaron ligitan kun diversaj mankoj manko de sonĝo kaj trankvilo kuraĝo por bati koŝmaron defendo je la propra stilo