Soneto pri sveltiĝmetodo
mi skribis hodiaŭ malmulte 
ĉar Barbara min persekutis 
per sveltiĝmetodo kondutis 
kaj mi agis ne nur aŭskulte 

ni planis bonan vespermanĝon 
kaj ni aĉetis ĉion kune 
por vivi iom oportune 
ŝi ŝanĝis planitan aranĝon 

tamen por ke ne estu vana 
nia longa aĉetagado 
komenciĝis tuj kuirado 

pro manĝo mi estas malsana 
mi ne povas skribi nek legi 
nur kovrilo povas min tegi 
Zuriko, la 10an de oktobro 1996