Soneto pri perdita tempo
"...ne ploru pro perdita tempo" 
ĝusta tempo ankoraŭ venos 
kaj bezonajn eventojn prenos 
baldaŭ dum venonta printempo 

oni devas ofte bedaŭri 
pro hontaj danĝeraj kondutoj 
aŭ pro brutalaj persekutoj 
tempo povas ĉion restaŭri 

kiom da ŝancoj jam foriris 
okazoj kiuj preterpasis 
pri kiuj mi revis aŭ miris 

kiam mi hazarde eniris 
la saman lokon mi frakasis 
memoron kaj ne plu sopiris 
Zuriko, la 18an de oktobro 1996