Soneto pri paralelpadoj
kapitalismo flamiĝema 
tute ne bezonas saĝecon 
ankaŭ ne laŭ ŝajno riĉecon 
sed devas esti agresema 

socialismo tre agema 
kun devo por esti antaŭe 
donas imponon anstataŭe 
tiel fariĝas punigema 

sistemoj marŝas paralele 
malgraŭ kontraŭaj argumentoj 
sed kompreneble alicele 

erarojn ambaŭ ne pardonas 
en politiko mankas sentoj 
ĉar ambaŭ nociojn ne konas 
Zuriko, la 24an de oktobro 1996