Soneto apud dialekto
vaganto fartas ĉiam fremde 
situacio ironia 
kiam ĉio ne estas mia 
pro tio mi movas atende 

indiĝenoj eĉ amikemaj 
ĉiam agadas kun distanco 
ekestas lingva disonanco 
ĉar ili estas ĵargonemaj 

mi dankas por mia Barbara 
ke ŝi al mi diras korekte 
alivorte ne dialekte 

idioma sonĝo koŝmara 
venas al mi nokte - mi aŭdas 
tion kion mi ne aplaŭdas 
Zuriko, la 26an de oktobro 1996