Soneto pri ŝtatamikecoj
iam orienteŭropanoj 
diris pri ŝtataj amikecoj 
individuoj pri fremdecoj 
ridis kaj mokis pro profanoj 

kaŝe oni rakontis ŝercojn 
pri amikeca Sovetio 
je ferkrudaĵo de minio 
sampeza ŝtalo pagis ercojn 

dum trapasis signifaj jaroj 
l' kvindek sesa kaj sesdek oka 
frateco kuŝis sur altaroj 

amikeco por liberigo 
realece fariĝis moka 
ĉar efekte estis sklavigo 
Zuriko, la 3an de oktobro 1996