Soneto post unu elsendo
ni rigardas televizion 
Barbara vokas "konatulo!" 
vere li okazis stultulo 
aŭ li jam havas amnezion 

verŝajne pri poliaj temoj 
interesiĝas ĵurnalistoj 
malrangaj kaj ne publicistoj 
kiuj troviĝas ĉe dilemoj 

por afero estu kredinda 
oni bezonas atestanton 
tiam okazas bedaŭrinda 

la celo estas akirita 
uzante fian informanton 
Pollando restas perfidita 
Zuriko, la 4an de oktobro 1996