Soneto kun paradizmanko
artisto verŝajne en geno 
havas koditan mizerecon 
kaj poste artan heredecon 
oni vendas sen lia ĝeno 

de ĉielo rigardas teron 
sur kiu postmorte artaĵoj 
kostas pli ol kostmirigaĵoj 
li blasfemas tiun makleron 

en okcidentaj landoj l' vorto
"artisto" estas ankaŭ moko 
kaj diras pri artista sorto 

sed artisto fakon ne ŝanĝas 
agas sur sia tera loko 
kaj ekspoziciojn aranĝas 

Zuriko, la 6an de oktobro 1996