Soneto pri sceno de povo
oni komecas ĉiam jene 
ke nova povanto scipovas 
prizorgi bonon kaj forŝovas 
malbonon antaŭulojn scene 

sur tiu sceno politika 
promesoj ĉiam malaperas 
oni pri miraklo esperas 
ruzeco fariĝas aplika 

ŝanĝoj trapasas progresive 
sed nur en propra intereso 
kaj por socio regresive 

je tiuj diafanaj temoj 
oni ne vidas pro agreso
diferencojn inter ekstremoj 
Zuriko, la 7an de oktobro 1996