Soneto kloĉarda ĉiele
mizerulo de paradizo 
venis al ĉielo hazarde 
kaj miras pri ĉio rigarde 
serĉas ion de tera krizo 

"kion vi volas vagabondo 
ĉu vi scias kie vi estas 
vi nin entute ne molestas 
ni prenas vin al nia rondo" 

kloĉardo ne kredas pri l' stato 
anĝeloj ludegas trumpete 
sanktuloj drinkegas kun flato 

"kion vi serĉas ĉifonulo?"
demandas lin Petro sekrete 
"humilecon kara sanktulo"
Zuriko, la 8an de oktobro 1996