Soneto - reflekso pri himnoj
mi kortuŝiĝis aŭskultante 
himnoj fluis laŭ historio 
ĉiam kun glora eŭforio 
kompreneble ne malvenkante 

por esti en vivo nuntempa 
NATO ne estas bezonata 
pro homaro mizerigata 
kaj pro nova riĉeco trempa 

mankas precipe modesteco 
dominas nun fanfaronado 
sed bedaŭrinde ne saĝeco 

ruzulo nin trompas sen menso 
kaj de cerbo venas pensado 
ankaŭ individua censo 

Zuriko, la 12an de novembro 1996