Soneto pri filmo DANUBO
mi vidis filmon pri Danubo 
revenis tiu pasinteco 
en kiu mi per amikeco 
traktis la riveron sen dubo 

survoje min ja bondeziris 
riĉeco de la vidindaĵoj 
de montoj ĝis glatebenaĵoj 
kun muroj pri kiuj mi miris 

la tempo haltis kaj diversaj 
okazintaĵoj min molestis 
per la kondiĉoj kontraŭversaj 

ekzemple armilkontrabando 
pro kiu oni min arestis 
kaj ne tiun de drogmarĉando  
Zuriko, la 13an de novembro 1996