Soneto pri forlasintaĵoj
lernolibro pri historio 
diras singarde pri helvetoj 
fakte nur pri bonaj portretoj 
malgraŭ okazis averio 

svisoj malvolonte konfesas 
ke iam ekestis malvenkoj 
nunaj svisoj sidas sur benkoj 
kaj kreskantan profiton jesas 

ne estas ja mia afero 
sed tiu "ne mi sed aliaj" 
ligas iom kun mia sfero 

sin bazi sur l' tempo antika
aŭ referencoj familiaj 
ne estas ja kazo unika 
Zuriko, la 14an de novembro 1996