Soneto senesperantiga
en telefonlibro mi serĉas 
iun kiu estas Johano 
samtempe ekestas rikano 
ĉar li ĝuste per Jan komercas 

iu min vokas "Jan" - mi scias 
ke li min entute ne konas 
ĉar mia nomo kaŝe sonas 
pri kio mi nun ne mencias 

la afero koncernas urbojn 
kiu kiam serĉas "Ŝotfonon"
unue li trovos perturbojn 

pro tio esperantigado 
de nomoj inspiras admonon 
ke al La Chaux-de-Fonds gvidas pado
Zuriko, la 21an de novembro 1996