Soneto ankaŭ kun Svisio
en Eŭropo belaj pejzaĝoj 
havas substantivon "Svisio" 
adjektivas "teritorio" 
kun la koncernaj avantaĝoj 

pola Svisio Kaŝubia 
kelkaj estas en Germanio 
mi naskiĝis ho ironio 
jes en Svisio Podolia 

de l' podolia al la vera 
estis multaj paŝoj kaj saltoj 
sur l' vojo ne ĉiam fiera 

survoje estis Varsovio 
kaj aliaj diversaj haltoj 
ĝis dura grundo en Svisio 
Zuriko, la 30an de novembro 1996