Soneto kun malicaj baroj
antaŭ ol la verda partio 
kamencis agadi ni agis 
delonge - regantoj reagis 
per milica operacio 

himnoj pri fumantaj kamenoj 
kaj kantatoj pri industrio 
sen iu eĉ eta mencio 
pri danĝero de gasogenoj 

ni navigadis tra Danubo 
ekologion propagante 
kontraŭuloj diris kun dubo 

kiel oni povas barigi 
tiun agon malpermesante 
ĝin kaj la agantojn timigi  
Zuriko, la 8an de novembro 1996