Soneto pri vulppersekuto
pri sanktaj paroli ne decis 
sed ne ĉiuj estis kontentaj 
nur Huberto restis en tentaj 
ritoj - kial? - neniu ŝercis 

celo estis postiri vulpon 
kun turmentado kaj orgio 
tiu perdita energio 
nobligis ne saĝon sed stulton 

sankta Huberto en ĉielo 
certe doloras pro turmentoj 
de entute senŝuldaj bestoj 

vulpa vosto sur cerba ŝelo 
nazoj ruĝaj manko de sentoj 
jen kaŭzoj por funebraj festoj 
Zuriko, la 9an de novembro 1996