Soneto pri prezo de libro
por kvin ses sep procentoj 
certe neniam por kvarono 
estas malakceptebla mono 
ĉar pli multe prenas docentoj 

verkistoj estas ekspluataj 
de eldonejaj ĉarlatanoj 
duonon ricevas vendklanoj 
ne ĉiam komercakurataj 

po dek procentojn de mi havos 
eldonisto kaj komercisto 
per imposto mi ankaŭ pravos 

se ne - tiam vendu kukumojn 
ne librojn kara eldonisto 
kaj mi faros proprajn resumojn 
Zuriko, la 10an de decembro 1996