Soneto pri kompetentzorgo
venis kelkaj tipoj kaj diris 
ke ili ja estas ekspertoj 
mi fidis pri tiuj ofertoj 
kaj poste mi stultaĵojn ĝiris 

"ĉu vi aŭdas - iu stertoras?" 
"li tiamaniere ridas" 
mi vidas ke li min perfidas 
ĉeokaze forte fetoras 

pro tio mi ĉiujn konsilas 
prenu firmaojn kompetentajn 
provitajn kiuj ne scintilas 

pli bone estas iom pagi 
kaj havi garantiojn certajn 
ol poste per juĝejo agi 
Zuriko, la 12an de decembro 1996