Soneto pri kristnaskaj standoj
dum infaneco mi malsatis 
nur pano kun fandita lardo 
iom da cepo kaj mustardo 
kaj mi sen libereco fatis 

nur rigardante festajn standojn 
mi reiras al pasinteco 
kiam odoris nenieco 
mi rigardis malplenajn vandojn 

al kristnaska bazaro venas 
tiuj kiuj volas travivi 
etoson kiu mem festenas 

sed vendistoj tamen ĉagrenas 
ĉar enkasigo povas trivi 
se ili feble entreprenas 
Zuriko, la 19an de decembro 1996