Soneto kun amasebleco
la plej facile estas negi 
tiam ĉiu ludas saĝulon 
sed donas neniun postulon 
kiel pro malbono hontegi 

la temo ankaŭ estas mia 
mi ne estas socialisto 
tamen antikapitalisto 
ĉu stato estas alergia? 

mi klarigas mian vidpunkton 
ke individuoj ne ŝanĝas 
socio ludas kontrapunkton 

mi ne fidas marksan karismon 
ideologioj aranĝas 
satrapokulton kaj dogmismon 
Zuriko, la 21an de decembro 1996