Soneto post velnavigado
taŭgas l' unua vintra tago 
por memoroj pri navigado 
ĉiam kun sorta kontraŭado 
do mi blasfemas sen imago 

min tentis l' mondo senmezura 
kun la sekretoj por malkovri 
ilin sed antaŭe manovri 
etoso estis aventura 

preskaŭ ĉiam mi malfruiĝis 
ĉar vento ne sufiĉe forta 
tre ofte entute perdiĝis 

ankaŭ verda pano pro ŝimo 
okazis bonguste komforta 
dum vojo de limo al limo 
Zuriko, la 22an de decembro 1996