Soneto post la paŝtistmeso
kaptis min preĝeja dungito 
"Dian Vorton bonvolu legi!" 
komencis min tiel petegi 
ke mi legis sed kun hezito  

postmese fonduo kun kirŝo 
Margareta estas vidvino 
ĝuste pro tio distrulino 
sed tio estas ŝia kliŝo 

"en Kristnasko mi volas esti 
nur kun vi" decidas Barbara 
neniu nin povas molesti  

ni iras serĉi nian stelon 
"vidu unu estas elstara 
nun lumigas l' tutan ĉielon" 
Zuriko, la 25an de decembro 1996