ni klaĉis pri nia najbaro kiu estas ĉiam amuza de tempo al tempo ĵaluza foje sole foje en paro li estas ridinda - mi ridis kaj tio ne estis bezona je pedanto poze impona mi lian artan staton fidis se iu tro serĉe aspektas oni devas tion akcepti eĉ se li medion neglektas mi diris pri li "krokodilo" li ne povis tion percepti pozo fariĝis lia stilo