Soneto kun strio de ombro
mi skribis iam diversaĵojn 
kaj tio en vivo min helpis 
kiam avida sorto jelpis 
tiam mi serĉis profitaĵojn 

sur Danubo boato dronis 
mi iam forlasis patrion 
sed mi bezonis familion 
kiu al mi stagnon proponis 

ĝuste danuba akcidento 
strio de ombro por mi estis 
kaj mi revenis por momento 

kun infanoj en Bjalistoko 
tiu restado min molestis 
kaj gvidis al malica moko 
Zuriko, la 29an de decembro 1996