granda tablo por dek personoj sur ĝi vodko jes nur dek litrojn koloraj strioj kovras vitrojn vibrantajn de orkestraj tonoj iu ŝtelis vulpan pelteton direktoro de vesta ĉambro restas en odoro de ambro kaj desegnas sian portreton nuna demando - ĉu mi hontas pro la iamaj travivaĵoj en kabineto de korsaĵoj? mi ĉeestis indiferente sed mi kunludis evidente pri detaloj mi ne rakontas