Soneto kun kaŭzo por rido
iam mi aŭdis ŝercojn ride 
nun pro tio mi min rikanas 
sed ne bedaŭras nur profanas 
mian naivecon perfide 

ne bezonas inteligenton 
tiu kiu lasas ventetojn 
pro false faritajn obĵetojn 
ni elvokas indiferenton 

lertuloj kaptas tuj okazon 
ne atendas por novaj ŝanĝoj 
mi devige postlasis frazon 

"mi ridu pro tio pro kio 
aliaj plendas" - laŭ aranĝoj 
tero ne okazis plendio 
 
Zuriko, la 8an de decembro 1996