Soneto pri febla persono
li pensas pri sia nefrito 
kaj pri geedziĝaj fiaskoj 
ĝuste pro malplenumaj taskoj 
restas perdita apetito 

kiel eliri de opreso 
ĉu diri pri tio humile 
ke li jam kuŝas malutile 
pro tio emas al agreso 

karaktero estas tro febla 
por halti je sia decido 
viva forto ne estas ebla 

asekuranta atakemo 
eliras de lia malfido 
baldaŭ li transiros al ĝemo 
Zuriko, la 9an de decembro 1996