Soneto - kalendarfolio
aĉetis mi la kalendaron 
kun etaj folioj praktike  
por elŝiri ilin cinike 
forĵeti en balaaĵaron 

la tempo fluas kaj la signoj 
de ĝi por ĉiam malaperas 
ĉar nur venonteco prosperas 
forpaso dronas en rezignoj 

se niaj planoj mallongiĝas 
ĉar mankas favoraj kondiĉoj 
tiam venonteco ŝanĝiĝas 

dum ni sentas tempon ni ĝojas 
pro surprizaj tempokapriĉoj 
niaj pensoj ofte deplojas
Zuriko, la 11an de februaro 1996