Soneto pri aŭtoraj rajtoj
gazeta korespondantino 
en Varsovio bedaŭrinde 
skribas pri poloj iom blinde 
kaj kun tro da adrenalino 

telefonis la konatulo 
demandis pri aŭtoraj rajtoj 
pensoj forflugis kiel kajtoj 
mi estas neniu rajtulo 

impostoj oni devas pagi 
sed svisoj ne pagas por oro 
ĉu vi povas tion imagi? 

aŭtoroj vivas de kreado 
tio troviĝas eĉ en moro 
do necesa estas pagado
Zuriko, la 13an de februaro 1996