Soneto pri la teorio
la kolektitaj artikoloj 
okazis poste malutilaj 
la temoj estis maltrankvilaj  
sen ŝercoj tamen kun petoloj 

grandiĝis balaaĵarejo 
pro mia gazeta kolekto 
balaaĵteoriefekto 
pro ideologia bejo 

tristaj estas biografioj 
de malkaresitaj herooj 
kun memlaŭdaj dekoracioj 

meritoj je diversaj gradoj  
kun ordenoj je nombraj trooj 
por kulisaj manipuladoj
Zuriko, la 15an de februaro 1996