Soneto por justoficisto
letero al justoficisto 
miajn manuskriptojn enhavas 
kiuj nun ŝtelitaj malpravas 
malkonata estas ŝtelisto 

senkonsilia malforteco 
ne helpas al mi trovi libron 
eĉ se mi uzos ekvilibron 
ne ekfunkcios la ebleco 

iam mi estis agadema 
sed nun kion mi povas fari 
mian feblecon kontraŭstari? 

konscio ankoraŭ ribelas 
sed mankas io por aktivo 
por ke estu facila vivo
Zuriko, la 20an de februaro 1996