Soneto - preĝo pri silento
mi preĝas al Vi ho Sinjoro 
por ke Vi donu saĝon homojn 
kiuj montras militsimtomojn 
kaj agas kontraŭ paca moro 

ĉu tiu ago Vin ne ĝenas? 
grandega Vi estas Tutpovo 
do estu Vi ankaŭ Helpmovo 
ni certas ke Vi al ni venas 

malpermesu noktan bruadon 
faru por ili estu mutaj 
tiuj kiuj perfortagadon 

uzas por siaj krudaj celoj 
kaj Viaj fortoj absolutaj 
uzu pace ne por ribeloj
Zuriko, la 23an de februaro 1996