Soneto tamen podolia
"Nach Galizien" de Martin Polack 
mi revenis al infanjaroj 
en Łoszniów naskiĝis amaroj 
pole oni diras "Podolak" 

portis min Podolia Tero 
ne "Galizien" de okupanto 
terminaro de aroganto 
certe ne la pola afero 

konkerinto donis la nomon 
por ke l' vorton "Polska" neglekti 
Galicio kreis fantomon 

ni ne kverelu pri principoj 
ĉar neniu volas suspekti 
historion nur kelkaj tipoj
Zuriko, la 27an de februaro 1996