en kelkaj miloj da sonetoj unu estas certe impona kaj en ĉiuj rilatoj bona sen kromaj etaj epitetoj por ke tiun soneton skribi oni devas iun tre ami aŭ post morto tristege klami eble dum uragano ĝibi amo aŭ morto sed ne mono estas fontoj por la inspiro sen devigo kaj sen admono planata sensacio ĝenas inspiro kuŝas en konspiro trovadon ne ĉiu eltenas