Soneto pri poet-ekstrakto
mi renkontis unu poeton 
kiu studie vojaĝadis 
kaj dumvoje por ni legadis 
portante l' unuan libreton 

poeto diris pri ĥoĥoloj 
sed pri herooj ne menciis 
pri ruzuloj spekulaciis 
ankaŭ iom pri apostoloj 

de tempo al tempo alvenas 
al okcidento ekstraktuloj 
kaj poeziamantojn  ĝenas 

disiĝas poste opinio  
pri orientaj naivuloj 
kun moko kaj kun ironio
Zuriko, la 8an de februaro 1996