Soneto pri novaj herooj
mi memoras tempon de timo 
per kolbo batado al pordo 
meznokta senjusta malordo 
persekuto sen turmentlimo 

"vi havas la materialojn 
kiuj aĉigas nian povon" 
leteroj komplikigis trovon 
ĉar ili havis idealojn 

sed simple ne scipovis legi 
ĉiu skribo estis suspekto 
analfabetoj volis regi 

nun la tiamaj aktivistoj 
estas herooj de difekto 
kaj agas por kapitalistoj
Zuriko, la 11an de marto 1996