Soneto pri hazarda multo
mis kribis l' sescentan soneton 
kaj foriris al knajpo "Tina" 
etoso fariĝis tuj vina 
kaj iu elvokis laŭdeton 

"tio estas certe rekordo 
al Guinness-Libro anonceton 
ni faros por laŭdi poeton" 
navigo sen logo ĉe bordo 

post jaro post multaj sescentoj 
mi ne tiel emociiĝis 
ĉar mi certe alkutimiĝis 

al ĉiutaga sonetado 
konfesas mi ke dum skribado 
okazis kortuŝaj momentoj
Zuriko, la 12an de marto 1996