Soneto liberecebleca
eble banalo estis sorpo
eble Dio volis ĝin nei 
eble tio povis perei 
eble animo estis korpo 

tiuj bildoj estas ŝmiritaj 
mi ne memoras pri deveno 
nek pri motivoj al kompreno 
pro kio estis detruitaj 

mi ne diras pri maltuŝeco 
ĉar rajto por havi sekreton 
ne ĉiam estas realeco 

malsano de trolibereco 
se libero faras dekreton 
kreas formon de brutaleco
Zuriko, la 2an de marto 1996