Soneto pri nuntempa dramo
mi pensis hodiaŭ pri dramo 
mallonge kaj iom naive 
ĉar spirito falis deklive 
kaj ne volis aŭdi pri famo 

ekestas tiom da dramverkoj 
ĉiu l' dua estas Ŝekspiro 
aŭ eble dio de satiro 
bezono kurbiĝas ĉe ĉerkoj 

li volas ludi kontrabason 
kaj esti reĝo de la mondo 
eĉ se gereĝoj ŝatas ĉason 

ĉiam surbaze de realo 
kaj kun naiveco en rondo 
aperas malĝoja banalo
Zuriko, la 25an de marto 1996