Soneto en rondo de helo
belega vetero sed frosta 
loĝejo per suno helita 
per subiro plifortigita 
kovrita per brulruĝo posta 

radioj internon atakis 
de ĉiuj fenestraj anguloj 
kaj restis nur ombraj makuloj 
nia nudeco sente vakis 

en ama ekstazo ligitaj 
ni kuŝis sur oranĝa lito
per suna varmo karesitaj 

en abismo de fajra brilo 
ekestis fabelo kun mito 
pri sune kreita trankvilo
Zuriko, la 27an de marto 1996