Soneto pri multaj konkludoj
se homaro iam konkludos 
pri milito en Balkanio 
okazos humila manio 
genuofalon povo trudos 

la membroj de NATO batalos 
interne unu kun alia 
IFOR estos anomalia 
kaj ĉiuj iluzioj falos 

kelkaj travivos kataklismon 
ili tuj fariĝos herooj 
kaj elpensos novan turpismon 

ekestos obstaklo sistema 
tamen kun neniu vetoo 
vivo estas ĉiam dilema
Zuriko, la 31an de marto 1996