Soneto pri libroeldono
ĉu eldoni laŭ skribovico 
por montri la tempon iaman 
aŭ ĉu poemaron la saman 
dividi laŭ tema implico 

eble demandi la legantojn 
kiuj sentas poemajn vortojn 
aŭ mendi kritikajn raportojn 
tamen ekskludi arogantojn 

ĉu tiam l' libro estos mia 
se aliaj pri ĝi decidos 
povas esti verŝajne dia 

mi mem pripensos la aferon 
kaj certe mi ne suicidos 
nun mi diras "bonan vesperon"
Zuriko, la 6an de marto 1996