Soneto pri libro blanknigra
ekestas akraj disonancoj 
inter plastika kovrilpaĝo 
nigra kaj blanka fuzelaĝo 
libra kaj ankaŭ konsonancoj 

kelkaj diras "similan libron 
mi vidis kaj legis neniam" 
"estas vigla ludo por ĉiam" 
"tiu libro elvokas fibron" 

por mi verko estas magika 
kaj agas per sia aspekto 
por de leganto intelekto 

impreso okazas fortika 
jam antaŭe sen la enhavo 
per modesteco ne per pavo
Zuriko, la 10an de aprilo 1996