Soneto pri tradukmalemo
amiko proponas traduki 
kelkajn sonetojn al l' germana 
tiu propono estas vana 
ĉar sonete ne povas truki 

ĉu diri "ne" kaj pardonpeti 
aŭ ĉu klarigi pri vokalo 
sonanta en originalo 
eble sonetoide treti? 

li estas fama tradukisto 
mi kredas je lia potenco 
kiel lerta esperantisto 

tamen mi volas nur dukvante 
laŭ mia elpensita senco 
en la pola kaj esperante
Zuriko, la 17an de aprilo 1996