Soneto pri vivaj sed pigraj
malfruiĝis vivaj poetoj 
al mono kiu brulvundigis 
de koncerto kiun neigis 
impresario pro buĝetoj 

parteto por poeto morta  
kiu ne atendis subtenon 
iom por aranĝi solenon 
de multinfanulo deporta 

tio kio ankoraŭ restis 
ne taŭgas por granda premio 
pri kiu min kelkaj molestis 

nun mia konscienco flagras 
ĉar iom tristas bohemio 
kiu jam pro deveno magras
Zuriko, la 19an de aprilo 1996