Soneto pri filmmalpermeso
la majstro de formo prelegis 
en unu komforta hotelo 
rajto por filmi - bagatelo 
li ĉiujn filmistojn rilegis 

tamen iu kaŝe delegis 
kameriston - li en fotelo 
muntis la kameron sur relo 
kaj ĝin per sia jako tegis 

sekreto estis malkovrita 
sed la artisto ne perdiĝis 
nur estis iom surprizita 

li tiun kameron ekvidis 
kaj entute ne nervoziĝis 
sed daŭre ŝerce dirlididis
Zuriko, la 6an de aprilo 1996