Soneto kun majstro Romano
donante mirindajn ekzemplojn 
de libroformoj dum du horoj 
pri leporeloj ne leporoj 
li oferis librokontemplojn 

ni elpensis ion modestan 
leporelon kun sonetkrono 
nur unulingve laŭ propono 
montranta enhavon sugestan 

sonetoj proze tradukitaj 
alivorte sonetoidoj 
sen rimoj tamen ritmigitaj 

pro nuntempa malkutimeco 
devas plaĉi niaj decidoj 
ĉar arton portas utileco
Zuriko, la 7an de aprilo 1996